Donald Trump kt. Joe Biden (Esperanta Rep-batalo) @Pidpie
Donald Trump kt. Joe Biden (Esperanta Rep-batalo)  @Pidpie
Uploaded February 2025 | Updated September 2026, 3 hours ago
Vidu la originalan filmeton de ERB: youtube.com/watch?v=FkGK7bitav0

===KANTOTEKSTO===
𝐃𝐨𝐧𝐚𝐥𝐝 𝐓𝐫𝐮𝐦𝐩:
Jen la DJT, granda hom’,
la Teflon Don en la Blanka Dom’.
Kontraŭ uloj kiel vi mi servos trifoje.
Via sorto estas kraŝi brulegonte.
La rabado kaj perforto ne ŝangos la rezulton. (Ha!)
Rezisti min estas tumulto.
En la gimnastikejo mi atendas vin
por vidi, ĉu vi fortas kontraŭ la 45-a.

Mi kreas truon tra parti’ via
pli grandan ol tiu de Qasem Soleimani. Ah!
Kaj poste,mi seksumas kun Melania.
Mi detruos vin kiel Ĉinion.
Mia menso estas plej sana.
Tio estas nerefutebla.
Knabineto mi ne estas.
Ĉi-ŝultro estas netuŝebla.

Pro vi ekzistas granda histerio.
Ne neas mi la historion,
vi neas la biologion.
Kiel Hillary sukcesos ne vi.
Vi nur estas pupo,
kiu estas regata de Barry.

𝐉𝐨𝐞 𝐁𝐢𝐝𝐞𝐧:
Mi antaŭe perdis amikojn,
kaj mi tristis sperti ĝin.
Kompreneble vi bedaŭris,
kiam mortis Jeffrey Epstein.

Via repo-povo estas nul.
Haltu kanti, kaj skribu al Kim Ĝong-Un.
Vi estas fiulo
en la vero kaj lukto.
Êc The Art of the Deal verkiĝis de aliulo.
Sed vi kreis ruĝan armeon, kiu hatas.
Atentu min, Trump.
Kulpoj viaj gravas! (Ah!)

Mi ne malfinacos la policon.
Persekutisto sekvos min en la vico.
Mi ne komunistas, mi ne socialistas,
mi nur estas oldulo, kiu respondecas.

𝐃𝐨𝐧𝐚𝐥𝐝 𝐓𝐫𝐮𝐦𝐩:
(Ne!)

𝐉𝐨𝐞 𝐁𝐢𝐝𝐞𝐧:
Ne gravas, kion diras vi.
Ankoraŭ ekzistas la globvarmiĝo.
Vi rompis kun Parizo,
sed kial ne kun la koito?
Mi ne durmemas, mi lacas
pri vi, Donald Trump. Vi aĉas.

𝐃𝐨𝐧𝐚𝐥𝐝 𝐓𝐫𝐮𝐦𝐩:
La nura afero, kiu estos aĉa
estos via febla estrado.
Usonon mi tenas bona, sub vi estos Antifa.
La lando ne estu Ĉikago! (Ueĥ)
Neniu povas venki min,
neniu viro, ino, fotilo, televido.
Eeh, mi akuziĝas,
sed mia estrado ne ankoraŭ finiĝas.

Privilegion mi havas nul.
Ne kulpas mi pro esti blankul’.
Ĉu valoroj ekzistas en via familio?
Ĉu vi aprobas avidi onian bofratinon?
Vi kaj viaj maskoj kaj rajtoj por gejoj
estos forigitaj kiel Roe kontraŭ. Wade.
La blua ondo ne ekzistas. Miraĝo.
Baldaŭ estos ruĝo en la tuta strato.

𝐉𝐨𝐞 𝐁𝐢𝐝𝐞𝐧:
Mi koncedas, ke vi pravas:
la stratoj plenos je ruĝo,
sed tiu ruĝo estos la kolero,
kiun ni havas pri vi, fiulo!

𝐑𝐮𝐬𝐚𝐣 𝐤𝐨𝐝𝐫𝐨𝐦𝐩𝐢𝐬𝐭𝐨𝐣:
Что ты сделал?

𝐉𝐨𝐞 𝐁𝐢𝐝𝐞𝐧:
Kia sensencaĵo?

𝐑𝐮𝐬𝐚𝐣 𝐤𝐨𝐝𝐫𝐨𝐦𝐩𝐢𝐬𝐭𝐨𝐣:
Ох ебать!

𝐉𝐨𝐞 𝐁𝐢𝐝𝐞𝐧:
Se vi ne ĉesos, vi estos en danĝero,
ĉar intrigado egalas mallibero.
Ĉiujn viajn ekzamenojn vi trompis,
kaj ĉiujn viajn edzinojn vi kokris.
Malsekuras tro vi aspekti malvenkule.
Vi estas pli malbona ol Herbert Hoover,
sed vi dungis lojalegan kontraŭgejan guberniestron
kaj la Konstitucion forĵetis de l’ fenestro.

200,000 homoj pereis pro vi.
Se vi kompetentus, neniu devus morti.
Estas malfacile por mi taksi,
ĉu vi parolas por Usono aŭ parolas ру́сский.
Fakto: vi timas perdi
vian monon kaj famon kiujn vi heredis,
k-k-kaj ke la balotoj estas falsaj, vi plendas.
Traktu pri viaj ŝuldoj, kiuj pagendas!

Donald Trump, vi estas Donald Trampo!
Via kampanjo procedas kiel rampo.
Mi jam superis vin. Ĉu vi povas senti,
ke Demokratio petas: «Ĉu vi povas silenti?»
Donald Trump kt. Joe Biden (Esperanta Rep-batalo)Jotaro Beats Dio Using A Simple TrickDIO vs Kakyoin shower head fight (Comparison)pidpies video (Bowling)Skull GlassJojo Theme Mashup (Jotaro + Josuke + Giorno Themes)The 2nd PresidentDays of the weekAsphalt 8 Fails and Funny Moments (scrapped project)5 Things You Possibly Didnt Know About Paintings and Item FramesHeavy KujoJumping Rope World Record (990,884,541 times in 7 seconds) [LOL?]
Pidpie |

Donald Trump kt. Joe Biden (Esperanta Rep-batalo)

SHARE TO X SHARE TO REDDIT SHARE TO FACEBOOK WALLPAPER